 |
Kio okazas?
- Semajnaj renkontiĝoj (ĉiulunde, ĉi tie) kun- lingvokurso por komencantoj
(laŭbezone)
- libera babilado pri liberaj temoj
– je ĉiu unua lundo en la monato
- komuna legado de Esperanta
literaturo
(momente: Iracema de Josefo de Alenkar, kiun
oni taksas „patron“ de la brazila literaturo)
- kaj - kiam la kapoj ekfumadas:
estingi la fajron kaj manĝeti en gaja rondo
- planado de komunaj entreprenoj
kaj agadoj
- fojfoje: spekti Esperantajn
filmojn
(dublitajn aŭ subtitoligitajn) - kaj bonvenigi gastojn el la tuta mondo
(kelkfoje surprize) ==> gastoj
- Regulaj renkontiĝoj en la Trilanda angulo:
- Amika Tago, en junio, alterne
en Nigra Arbaro kaj Vogezoj
- Zamenhof-Festo, en decembro,
laŭvice en Freiburg, Basel, Mulhouse
- Frajburgo por novuloj, ĉirkaŭ unufoje en la semestro,
esplorado de la urbo por novaj kaj malnovaj civitanoj - Ekskursoj, ĉirkaŭ unufoje en la semestro,
foje laŭ botanika, foje laŭ historia aŭ alia vidpunkto
- Pluse kaj krome: pliaj renkontiĝoj en pli-malpli proksima ĉirkaŭo ==> aliaflanko
- Cetere, ni kunagas en la projekto „vivu vian utopion“ (en germana lingvo)
|