Bonvenon al ...
Freiburg!

  



dt - eo  

Bonvenon en la plej bela urbo de la mondo!
         Ne pensu, ke Frajburganoj estas orgojlaj, sed faktoj simple estas faktoj,
         kaj oni ĉiam devas diri la veron, ĉu ne? :-)


  
Freiburg kun Belamonto

Freiburg estas la ĉefurbo de Nigra Arbaro kaj la plej varma urbo de Germanio, urbo de 215.000 loĝantoj kun mezepoka ravo kaj tamen moderna kun granda universitato kaj muzikaltlernejo. Freiburg situas nur 25 km for de la franc-germana limo.

La katedralo kun la plej bela turo en tuta kristanejo” (116 m alta) kvazaŭ mirakle transvivis la bombadon de la 27-a de novembro 1944. En la urbocentro ne troviĝas turdomoj. Ĉarmaj kaj interesaj estas la multaj malfermaj kanaletoj, la Beĥle”. 

Freiburg estas la ekologia ĉefurbo de Germanio: protestante kontraŭ planata atomenergicentralo en Wyhl  studentoj kaj kamparanoj ambauflanke de la Rejno unuiĝis kaj sukcesis ĝian ne-konstruon (1974) - en la sekvaj jaroj la intereso pri renovigeblaj energioj pli kaj pli kreskis. La novaj urbokvartaloj Rieselfeld kaj Vauban estis planataj laŭ ekologiaj vidpunktoj. Pluraj gravaj entreprenoj pri sunenergio kaj fotovoltaiko situas en Freiburg. Freiburg estis pionira en urba trafiko: la monata abonkarto Regiokarte validis por buso, tramo kaj trajno en la tuta regiono, multaj urboj kopiis la koncepton. Depost januaro 2008 la regiona energikoncerno Badenova liveras nur ne-atomenergion al la konsumantoj.

Pli da informoj pri Freiburg:

Rigardu fotojn pri Freiburg

Ĉu vi nun havas apetiton pri Freiburg?

Kiam vi venos viziti nin?  - Kontaktu nin! 

 

- Ĉefpaĝo
- La grupo
- - Agado
j
-
- Gastoj
-
- Libroj
- - pri Freiburg

- Radio Triangulujo

Aktivu!
- Komp.utilaĵoj
- Elŝutaĵoj
- Ligiloj
- Kontakto
- Pri tiu retejo

Deutsch